Nacia Laboratorio Lawrence Livermore

Nacia Laboratorio Lawrence Livermore
emblemo
esplora institucio • sciencparko • Naciaj Laboratorioj kaj Teknologiaj Centroj de la Usona Departemento pri Energio
Komenco 2-a de septembro 1952 vd
Antaŭe Lawrence Radiation Laboratory vd
Geografia situo 37° 41′ 10″ N, 121° 42′ 34″ U (mapo)37.686-121.7095Koordinatoj: 37° 41′ 10″ N, 121° 42′ 34″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Kalifornio
Nacia Laboratorio Lawrence Livermore (Kalifornio)
Nacia Laboratorio Lawrence Livermore (Kalifornio)
DEC
Map
Nacia Laboratorio Lawrence Livermore
Membro de OpenPOWER Foundation (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Laboratorio Lawrence Livermore (angle Lawrence Livermore National Laboratory; akronime LLNL), estas esplorinstituto de la Usona Departemento pri Energio, situanta proksime de Livermore en Kalifornio, Usono. La laboratorio iĝis parto de la reto de naciaj laboratorioj de la Atomenergia Komisiono [1]. Esploro kaj disvolvo okazas en la precizaj sciencoj de kemio, fiziko, materiala teknologio, biologio, matematiko, komputila teknologio kaj inĝenierarto. La laboratorio priskribas sin kiel gvidan esplor- kaj disvolvcentron por scienco kaj teknologio aplikita al areoj kiuj koncernas nacian sekurecon. LLNL estas kun Los Alamos National Laboratory unu el du lokoj en Usono kie okazas esplorado kaj disvolviĝo de nukleaj armiloj.

Kiel unu el la plej grandaj kaj plej gravaj interfakaj esplorinstitutoj en la mondo, la instituto dungas 9 000 homojn kun buĝeto de proksimume 2.7 miliardoj da dolaroj [2].

  1. Master Government List of Federally Funded R&D Centers | NCSES | NSF. Alirita 2023-03-08.
  2. Organization. Lawrence Livermore National Laboratory (May 28, 2021). Alirita May 28, 2021.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search